Dates

Du 7 au 11 juillet 2012 à Notre-Dame-des-Landes - France - dans le cadre du Forum Social Mondial

Moyens de traduction prévus - Translation means are provided - Medios de traducción proporcionados - Übersetzungsmittel werden zur Verfügung gestellt -
θα υπάρχει μετάφραση


mardi 15 mai 2012

Pluraj manieroj partopreni estas proponitaj:


1 - transkonigo rilate al la evento en viajn organizojn kaj retojn: jen la unua partopreno, kiun ni petas de vi: ĝi gravas ĉar malfruas la pretigado de la evento, kiel antaŭe dirite, pro nia mobilizado,

2 - organiz-helpo por parto aŭ tuto de la evento: bonvole uzu la foruman aliĝilon (de via asocio aŭ kolektivo),

3 - aktiva partoprenado - organizado de debatoj, laborgrupoj, prelegantoj... Bonvolu tuj sciigu al ni viajn proponojn,
  • aŭ (prefereble) enmetante en la temojn difinitajn de ni, ĉi kaze se ekzistas similaj proponoj, ni verŝajne proponos alglui kun asocioj, kiuj faros ilin kun vi.
  • aŭ memstare, ĉi kaze la stir-komitato ekzamenos la eblecojn enmeti ilin. Ankaŭ ĉi kaze, pli facile enmetitiĝos en la programon se ni rapide ricevas ilin.
  • kunsubskribo de la diversaj dokumentoj prezentitaj de la internacia stir-komitato
Ĉarto de la principoj de la Monda Socia Forumo (portugale)

Financa partopreno


Nia principo estas ĉiu-nivele tiu de “libera partopreno”

Por organizaĵoj

Ni petas vian kolektivon/asocion aliĝi/partopreni (per libera monkvanto) por helpi nin repagi la elspezojn de la event-organizado, specife de disponigo de la kolektivaj lokoj, iloj, rimedoj.

Se vi deziras disponi propran budon por via organizaĵo, vi nepre rezervu pagante per ĉeko 50 eŭrojn sendotaj al ni. Ni ricevas multajn petojn kaj certe ne sukcesos plenumi ĉiujn lastmomente.

Dankon pri indiko ankaŭ de la nombro (eĉ se ne tute preciza) da delegacianoj, kaj de la deziroj pri loĝado se ili koncernas nin (tendejo, aktivula loĝado...). La petoj estos traktataj tuj post ricevo de via aniĝo.

La organizaĵoj mem pagas transport-spezojn de siaj prelegantoj.

Por individuoj

Individua “libera-monkvanta” partopreno (taga aŭ por la tuto) ankaŭ estos petita, inkludante la koncertojn kaj eventojn, por helpi nin kompensi la elspezojn. Ankaŭ estos petita (ankaŭ “libera-monkvanta”) partopreno kontraŭ la dispono de rimedoj por samtempa tradukado (verŝajne ne en Esperanto kaj ne por antaŭe instrui ĝin anstataŭe!), kies luado tre multe kostas (!).

Kvar aliaj dokumentoj estas kunsenditaj:

 
  • Invitilo (por organizaĵoj)
  • Priskribilo, kiun ni petas zorge plenigi al ĉiuj asocioj interesataj pri nia kuniga alpaŝo: tiu priskribilo celas listi luktojn, por kunigi ilin, ĝi emas specife permesi nin disponigi ĉiujn erojn necesajn por interŝanĝo: preciza nomo, celo, ret-adresoj kaj retmesaĝadresoj: ni petas vin zorge plenigi tiujn elementojn kaj ankaŭ dediĉi iom da tempo pri la aliaj elementoj (historio...)
Ni proponas al vi konigi per la foruma retejo tiun sinprezenton.
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire