Dates

Du 7 au 11 juillet 2012 à Notre-Dame-des-Landes - France - dans le cadre du Forum Social Mondial

Moyens de traduction prévus - Translation means are provided - Medios de traducción proporcionados - Übersetzungsmittel werden zur Verfügung gestellt -
θα υπάρχει μετάφραση


lundi 19 mars 2012

Invito al la dua Eŭropa Forumo Kontraŭ Grandaj Projektoj Neutilaj kaj Truditaj de la 7a ĝis 11 de julio en Notr-Dam-de-Land’, Francio (france “Notre-Dame des Landes”, departamento “Loire-Atlantique”, apud Nanto)

En 1992, la Konferenco de la Direktantaro por la Tero (portugale “Conferência das Nações Unidas sobre Desenvolvimento Sustentável”) en Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo, estigis la unuan mondan dataron kaj la 27 principojn por daŭrigebla disvolvo. Dudek jarojn poste, denove en Rio-de-Ĵanejrio (20a-22a de junio 2012), for iliaj engaĝiĝoj, la registaroj promocios iun “verdan ekonomion”, forlasante la antaŭenmeton de politikaj elektoj, de socia justeco kaj de daŭreblo antaŭ ekonomiajn ideologiojn. Ilia ekonomio - laŭdire verda - kondukas al intensiĝo de la komerciiĝo kaj financiiĝo de la naturo kaj socio, dum ni vivas kuntekston krizan kiel neniam ekzistis (financa, ekonomia, socia kaj media krizo...)


Ĉie en la mondo, popoloj konsciaj pri la ĉi-epokaj  vetoj, stariĝas kontraŭ la domaĝoj generitaj de la trudita pelo al “fi-disvolvo”. Dum ili postulas aliajn sociajn eblecojn, ili konstatas la pliigo de faraonaj truditaj projektoj (flughavenoj, ŝoseegoj, rapidegaj fervojoj, akvobaraĵoj,  industriaj aŭ komercaj projektegoj...) domaĝante medi-sistemojn kaj kulturterojn, detruante ekzistantajn vivmanierojn kaj solidarecojn, enfosante publikajn rimedojn malfavore al iliaj fundamentaj bezonoj. Tiujn popolojn sekve organiziĝas por kontraŭi iliajn efektivigojn kaj proponi alternativojn...

La kontraŭantoj kontraŭ la projekto pri nova flug-haveno en Notr-Dam-de-Land’ (Francio, france “Notre-Dame des Landes”, departamento  “Loire-Atlantique”, apud Nanto), unuitaj en lukto kontraŭ tiu 40-jaraĝa projekto, decidis organizi la duan Eŭropa Forumo Kontraŭ Grandaj Projektoj Neutilaj kaj Truditaj. Tiu iniciativo formiĝos kiel Tema Forumo de la Monda Socia Forumo. Ĝi celas ebligi kuniĝon de pluraj nuntempaj luktoj kontraŭ tiaj neutilaj grandaj projektoj, por identigi, listi, kontraŭi ilin. Ĝi disvolvos solidarojn per kunorganizo inter agadoj je la eŭropea nivelo... cele al antaŭeniri laŭ vojo por socia, ekologia kaj demokrata transiro.

Ni do invitas ĉiujn lokajn kolektivojn, retojn, organizojn... engaĝitaj en tiaj luktoj kunigi nin en la situo de Notr-Dam-de-Land’, de la 7a ĝis la 11a de julio 2012, por kune antaŭeniri kaj agadi.


Ĉarto de la principoj de la Monda Socia Forumo (portugale)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire